Dum pli ol 30 jaroj, la verkisto Flavio Cimonari disvolvis fikcian mondon kaj, ene de tiu mondo, serion da naciaj lingvoj. El tiuj, la Ŝasida lingvo elstaras pro siaj unikaj trajtoj. Nun la aŭtoro venas al esperantistoj por montri sian verkon kaj invitas vin partopreni en la disvolviĝo de reala, funkcia kaj plene uzebla lingvo por la ĉiutaga vivo — mejloŝtono en originala popkulturo en Esperanto.
La simetria tabelo de verbtempoj, kaj la vortoj kun nur 3 literoj jam faras el la Ŝasida lingvon unikan. Sed kio igas ĝin vere elstari estas la emociaj krampoj, la skriba markado de la emocia stato de la parolanto per krampoj ĉirkaŭ la frazoj.
Arbo bezonas radikojn por kreski, kaj lingvo bezonas historion por prosperi. La Ŝasida lingvo havas tutan planedon kaj pli ol 3500 jaroj da fikcia historio por malkovri kaj esplori. La mondo de Moao, hejmo de la cidanoj, kiu kreis kaj parolas la Ŝasidan lingvon, atendas vin. Lernu la Ŝasidan kaj ĝuu novan mondon!
Ekkonu al Sinsi Cid, al Daĝimi Zou, la Tugatan Imperion, la tutmondan sporton Noi, kaj multajn aliajn mirindaĵojn el tiu mondo. Sekvu la evoluon de la lingvo laŭlonge de la tempo, lernu ĝiajn sukajn idiomajn esprimojn, kaj multe pli. Eniru novan mondon!
Dek literoj. Mil vortoj. Senlima esprimado. La Ŝasida lingvo kombinas propran skribon, unikan emocian markadon, kaj pli ol 3500 jarojn da fikcia historio, kaj 30 jarojn de reala uzado. Aŭskultu, rigardu, kaj lasu ĝin paroli por si mem.
Sendu al mi mesaĝon por ricevi enkondukon al la Ŝasida gramatiko, aŭtomatan tradukilon de Esperanto al la Ŝasida, retan vortaron de la lingvo, kaj virtualan klavaron, por ke vi sukcese esploru la lingvon
Parolu rekte al la kreinto de la lingvo kaj de tiu riĉa fikcia mondo. Per la bildkaptada sistemo de nia Klavaro, vi povos sendi mesaĝojn en la Ŝasida rekte al ĝia aŭtoro.
Plenigu kaj sendu la formularon por ricevi la ligilojn kaj tuj komenci!